Hodiaŭan matenon mi piediris al la staciodomo en heleco unuafoje ĉijare. Eĉ la granda horloĝo sur la turo de la staciodomo ne plu lumis je la sepa kaj kvarono.
Eble pasintajn tagojn mi dormiris al la staciodomo aŭ ekiris iom pli frue. Ĉiokaze mi unuafoje sentis kiel en printempo. La ioma frosto – proksimune -2°C – ne kontraŭis tiun senton. La matena lumo faris la malsamecon.
Fakte estas Februaro kaj vintro. Ankoraŭ el la arboj kaj arbustoj ne ŝosis folioj. Tiom pli la vidaĵo al la arbo en ĉi tiu foto surprizis min. Je la unua rigardo ĝi aspektis kiel havi multajn verdajn foliojn en la supera duono.
Tio ne estis folioj, sed papagoj, vera granda bando de papagoj. La granda bando ankaŭ bruis laŭte. Se vi volas havi impreson, aŭskultu la mallongan aŭdaĵon sube.
La pagagoj vivas jam delonge en tiu regiono. Vintre ĉi tie estas iom malpli malvarma ol en aliaj partoj de Germanio. Do ili sukcesas transvivi la vinterojn. De malpli malvarma unu vintero estas, de pli multe de ili postvivas ĝin – logike. Ĝis nun ĉi tiu vintro ne estis tre malvarma. Do certe multaj papagoj estas transvivintaj ĝis nun.
Ne klaras kial ili venis ĉi tien hodiaŭan matenon. Kelkfoje ili proksimas al la centro de urbo je la veraj malvarmaj vintraj tagoj, ĉar tie estas iom pli varma ol en la eksteraj parkoj kaj arbaroj, kie ili vivas kutime. Sed mi ne vidis ilin kiam en Januaro estis pli malvarmaj noktoj.
La papagoj ankoraŭ devas timi pri reveni de vintraj temperaturoj por kelkaj semajnoj. Ili estos eksterdanĝera post meza marto.
Mi jam nun povas antaŭĝoji pri la matenaj piediroj en heleco.