Post du jaroj de rekta rusia milito precipe kontraŭ la homoj en Ukrainio, pli ĝenerale kontraŭ la ideo de Eŭropo, kaj plej ĝenerale kontraŭ la ideo de unu homaro, Eŭropo serioze ne nur pensu pri tamen ankaŭ agu por sia estonteco.
Nenio dubo restas pri la fino de la post-malvarmmilita-epoko. Tio ne nur estas aserto pri Eŭropo (“Tutmonda sudo”, ne iluziiĝu), tamen ĉefe postulo al Eŭropo.
La perdita iluzio
Multaj post-malvarmmilitaj Eŭropanoj – almenaŭ de mi kaj de miaj bobelanoj – kredas ke socioj en aliaj partoj de la mondo ankaŭ volas vivi libere – libere en vasta senco de tiu vorto. Mi ankoraŭ pensas ke plejparto da homoj volas, tamen mem-organizitaj (aŭ ĉu mi skribu mem-organizintaj?) en socioj, ili tro ofte ne volas. Mi nur memoru vin al la elekto de Egiptianoj kiam ili havis la unuan ŝancon; ili elektis islaman frataron. Do, Eŭropo – kaj fakte eĉ pli Usono – ne plu provu savi sociojn tra la tuta mondo de siaj mizeroj per mono, per ekonomiaj reguloj aŭ eĉ per soldatoj. Ni koncentriĝu al defendo de libero en kaj al vastigo de libero al socioj, kiuj mem luktas por ĝi*1.
Konsekvenco de tiu ŝanĝo estas, ke ni en Eŭropo ne plu atendos ke iu alia zorgas por nia libereco, nome Usono. Tio ne signifu tutan disigon de Eŭropo kaj Usono – daŭra kunlaborado en multaj kampoj helpas multmaniere. Tamen necesas esti memstara en ĉiuj gravaj kampoj, inklusive defendo.
La perdota iluzio
La mondordo estu bazita sur reguloj. Reguloj bezonas kapabla(j)n gardisto(j)n – tio estas doloranta banaleco; doloranta por ĉiuj, kiuj kutimas al vivo en liberaj socioj. Kiu pretas gardi la regulojn? Usono ne plu ŝajnas preta. Ĉu ni pretas akcepti Ĉinion? Dirite pli ĝenerale, tutmonda sistemo de reguloj bezonas tutmonde kapablan gardiston, aŭ almenaŭ unu sistemo de kunlaborantaj gardistoj. Se oni akceptas la tezon pri la unua finita iluzio, ne plu restas ŝanco ke tutmonde kapabla forto ĉiam (almenaŭ preskaŭ ĉiam) gardas liberecon. Bedaŭrinde pli pli verŝajne tia potenco nur gardus sian propran pluekziston.
Kion tio signifos por Eŭropo?
Se iu socio serioze intencas gardi sian liberecon en tia mondo, ĝi bezonas internan kaj eksteran forton. De kio forto de Eŭropo devenis pasintece? Pli grave, de kio forto povos deveni estontece?
Parto de la respondoj facilas
Amikoj gravas; landoj kiuj volas kunlabori estu bonvenotaj. Ne necesas kongrui en ĉiuj aspektoj. Gravas la baza mondrigardo aŭ eĉ nur la direkto de evoluo – precipe rilate al libereco de socio.
Aliaj partoj de respondoj eble malplaĉas
Neŭtraluloj gravas. Ni kunlaboru kun tiuj, kiuj ne kunhavas similajn valorojn, tamen ne kontraŭas niajn valorojn. Tio precipe malfacilas al liberalaj maldekstruloj. Eble iel helpas agnoski, ke agi male estas profunde patrisma.
Eble la plej malfacilaĵo
Kiel organizi Eŭropon interne? Hodiaŭ oni ofte rigardas la ŝtatan diversecon de Eŭropo kiel malforto. Unuflanke, tio veras. Aliflanke, diverseco ĉiam estis fonto de novaj ideoj, de mola potenco, de altirforto. Kial diverseco povus perdi tiajn valorajn kvalitojn?
Ĉar ni povas nek antaŭvidi la Eŭropon de 2050, 2100… nek atendi ĝis tiam, ni faru la plej bonan el la hodiaŭa Eŭropo. Do, ni utiligi la fortojn de interna diverseco, samtempe fortigi la kapablo agi al ekstero komune kaj sendepende *2.
Kion tio signifas por la Eŭropa balotado en Junio?
Se vi estas civitano de EU, elektu partion, kiu
- celas agi al komuna ekstera sekureco
- volas utiligi la diversecon de Eŭropo
- kapablas agi al tiaj celoj en reala vivo
*1 Mi longe hezitis konstati tian – konsiderante ke (okcidenta) Germanio ricevis liberon sen propra sukcesa batalo. Tamen ne plu eblas fermi la okulojn antaŭ la fakto ke preskaŭ ĉie libero nur daŭras se ĝi estas luktita per homoj mem.
*2 Aparte al sekureco, tia kapablo por sendependeco fokusu al redukto de krudaĵimportado, ĉefe energio. Tio samtempe helpas la klimaton.