Tri monatoj bruta milito, ega sufero, multaj mortintoj, grandskala detruado
Nova, eksmoda tempo – novaj, eksmodaj herooj
Kvankam post 1990 mi neniam konsideris, ke ni ne plu bezonas armeon, mi ankaŭ ne vidis soldatojn kiel herooj, kiel ebliguloj de la estonteco. Nun la supra memeo esprimas mian aktualan humoron.
La milito ankoraŭ ne finiĝis*. Do ni ankoraŭ ne povas esti certa ke la estonteco denove havos bluan ĉielon kaj flavajn, tritikajn kampojn. Tamen – kontraŭe al la komencaj opinioj de multaj ekspertoj – bona ŝanco estas.
Kiam estos memorejo por la herooj de tiu milito, en Kijivo, en Ĥarkivo, en Ĥersono, en Mariupolo, …, mi metu florbuketon tie.
Herooj estas multaj. La soldatoj, la civiluloj restantaj en Ukrainio kaj farantaj necesan laboron, la refuĝintoj portantaj infanojn en sekurecon. Ĉiu, kiu batalas sian timon kaj kontribuas al la defendo de Ukrainio.
Nova epoko
Meze de Februaro mi ĉefe pensis pri la fino de la malnova epoko. Pri la speco de la nova epoko mi daŭre ne estas vere klara.
Unuflanke socio devus scii, kio estu ĝiaj valoroj. Aliflanke, liberala socio ĉefe havus la esonco ke ĝiaj membroj estu individuoj, individue difinu iliajn valorojn. Do la esenco de la libera socio nur estas ke tia individua difino eblas kaj restos ebli.
La liberaj socioj lastatempe okupis pri aliaj aferoj: Konsumado, protektado de privataj informoj, protektado la la propra kulturo kontraŭ eksterlandanoj, genroj kaj necesejoj, k.t.p.
Necesas atentigi ke tiaj okupadoj kaŭzis la nunan militon. La malamikoj de liberaj socioj havis fortan kialon kredi ke la liberaj socioj ne kapablus unuiĝi kontraŭ ĝiaj atakoj.
Kio signifas ke individua difino eblu kaj restu ebli? Je profunda nivelo multaj profesoroj kaj filozofoj respondos al tiu demando. Kiel ĉiam, kelkaj paroladaĉos, kelkaj diros pensindaĵojn**. Je farebla nivelo ni havu na…
La Zeitenwende
Dimanĉon post la komenco de la nuna fazo de la Rusia milito, la Germana ĉefministro paroladis al la parlamento kaj al la popolo. Li parolis pri la tempturno (Zeitenwende). La parolado montris determinadon kontribui nov-eksmod-maniere al la defendo de libereco. Al mi ĝi donis senton de sekureco – mi bezonis kelkajn tagojn por raciigi la timojn, kiujn kaŭzis la atako kaj la ĝeneralaj verbaj minacoj de Rusia estaro.
Nun, post tri monatoj, daŭrigas plenumendi na la Zeitenwende. Komfortigeco, malkapablo akcepti kaj konfesi velkintajn erarojn, fia mono kaj timo laboras kontraŭe.
For Germanio, estas du ĉefaj taskoj: Energio kaj armea kapablo.
Ni cesu la dependecon de Rusia tergaso kaj nafto, uzi aliajn fontojn kaj – bedaŭrinde longdaŭre tamen pli grave – renoviĝantajn energiojn, liberecajn energiojn.
Ni fortigu la defendkapablon de tuta socio; la armean kapablon kaj la rezistemo de la civila vivo.
Ambaŭ estas deklaritaj celoj de la Zeitenwende. Ambaŭ bezonas longdaŭran laboron.
Internacie (certe inkluzive Germanio) restas la tasko deteni la nuna Rusia reĝimo de esenca teknologio: elektronikaj, aviadilaj, pezaj meĥanikaj kaj financaj rimedoj.
La stato de Rusio
Konatis, ke Rusio vendas krudaĵojn kaj per tio financas riĉegajn oligarkojn, la armeon kaj mezriĉajn ŝtatajn mezgravulojn (mi ne certas pri la vico de la unuaj du). Kiom por la popolo, por la estonteco?
Do, en Rusio oni antaŭsupozis la duan fortan armeon de la mondo – malgraŭ la Rusia ekonomiko ne eĉ estas ene de la dek grandaj. La Rusia armeo havis famon kiel la antikvaj spartaj taĉmentoj.
Malbedaŭrinde tio nur estis mito. Multe jam estis skribita pri la kialoj. Ne necesas ripeti tion ĉi tie.
Pri kio mi miras: Kiel povas la estraro kaj la ŝtataj mezgravuloj evolui tian malamon al la liberaj socioj kaj samtempe uzi iliajn teknologiojn preskaŭ ĉiutage. Malamo ĝis la kredo, ke ili povas detrui la liberan socion kaj daŭras vivi kun tiuj teknologiojn. Ĉu tio estas io ajn ol kolektiva psika malsano?
Eble la plej facile videbla ekzemplo estas la civila aertransporto. Vidu ĉitage Rusion en la retejo https://www.flightradar24.com/. Pli ol 85% de la civilaj aviadiloj flugantaj inter Rusaj urboj estas Airbus-oj aŭ Boeing-oj. Krome de la fakto ke plejparto de tiuj aviadiloj nun estas ŝtelitaj – tiuj aviadiloj nun ne estas ĝuste flegataj kaj rezervaj partoj ne estas liverataj. Kiuj estos la rimedoj por vojaĝi en tiu vasta lando?
Kaj finfine, kio dirindas pri Esperanto?
La plej grava rimarkindaĵo estu, ke mankanta interkompreno ne kaŭzis tiun militon. Preskaŭ ĉiu ukraino komprenas kaj parolas la rusan. Multaj ukrainoj eĉ estas ruslingva denaskuloj.
Do, kontraŭ la baza ideo de Zamenhof, nun estas milito kvankam la homoj de la militaj flankoj povas facile interkrompreni***.
Mi ne komentu pri la esperantlingvaj subtenantoj de la atako: Ne valoras mencii iliajn nomojn. Nur tiu demando de mia flanko: Kiu hodiaŭ ankoraŭ memoras al la NDEB kaj ĝiaj ĉefaĉuloj?
* Mi hezitas skribi bedaŭrinde en tiu frazo: Bedaŭrinde estu normala vorto en iu frazo pri ne finita milito. Aliflanke, ĉi kaze kaj post tri monatoj fino de la milito nur signifus ke Rusio nun okupacius Ukrainion kaj planus daŭrigi la militon al Pollando, al la Baltaj landoj, al la tuta Eŭropo.
** Mia rekomendo kiel pensindaĵo estas la verkoj kaj paroladoj de Timothy Snyder.
*** Verŝajne Zamenhof sciis, ke ankaŭ samlingvanoj povas militi unu kontraŭ la alia. Ne mankis ekzemploj en lia tempo, p.e. la Usona enlanda milito, la Prusia-Aŭstria milito.