Kiu ankoraŭ memoras la filmon ‘La kvina elemento’ el la 90-aj jaroj?
La prezidento diras al ĉiuj kiuj volas ekspliki al li ion malfacilan aferon: Vi havas dudek sekundojn.
Nun mi prezentas la kulturpesimisman parton: Hodiaŭ en granda librovendejo mi vidis plenan serion de libroj kiuj nomiĝas ion kiel ‘… en 30 sekundoj’.
Estas libroj ‘pri’ filozofio, matematiko, arto, mitologio, Njutono ktp. Vidu la foton. Ĉiuj helbrunaj libroj apartenas al tio serio.
Ni ankoraŭ ne povas flugi en taksio, ne havas amuzplanedon kaj ekstermonduloj ne kontaktis nin (almenaŭ mi ne scias).
Tamen ni povas ekspliki ĉion en tridek sekundoj.