Jes, mi scias: Estas kiĉa.
Tamen mi tre ŝatas la kristnaskan foiron de Visbadeno. Hodiaŭ je la vespero mi vizitis ĝin unufoje ĉijare – kun mia plej juna filino – ĉiuj aliaj estis okupataj kun io alia.
La supraj lumoj, kiujn vi povas vidi en la foto, prezentas foliojn de lilio – la blazono de Visbadeno estas tri stilataj oraj folioj de lilio sur malhelblua fono. Dum la malhelaj vintraj vesperoj tiuj lumantaj folioj aspektas belege.
En Visbadeno kutime preskaŭ nenio ŝanĝas. Do ankaŭ la kristnaska foiro havas preskaŭ la samajn dometojn kiel je la antaŭaj jaroj. Tio simpligas trovi budojn por bona spicvino kaj manĝo. Ĉar Visbadeno proksimas la Rejngovion, kelkaj vinberkultivistoj el tie faras la budojn de spicvino. Tio tre plibonigas la guston. Kaj oni ne devas timi kapdoloron je la sekvonta mateno.
La kristnaska foiro ankaŭ gravas por mi ĉar tie mi aĉetas ĉiujn mielojn, kiujn ni manĝas dum la tuta jaro. Estas unu dormeto de abelist/inoj Heiser. Ili faras iliajn mielojn en regiono Spessart kaj nur vendas rekte. Ili havas diversajn specojn de mielo kaj ankaŭ aliajn produktojn, ekzemple kandelojn de abelvakso.
Restas tri pliajn semajnojn por mi transsorĉiĝos per la lumaj folioj de lilioj, por drinkos bonan spicvinon kaj por aĉetos mielon sufiĉe por 2019.