Lastatempe nova panelo estis starigata en la ĉefstacio de Visbadeno. Ĝi multlingve bonvenigas vojaĝantojn al la urbo.
Tio estas bonega noveco en urbo, kiu ne ŝanĝiĝas ĉiutage.
Nu, divenu:
- Ĉu la panelo bonvenigas esperante?
- Kiu de la du fotoj estas aŭtenta, kiu estas falsa?
Malfeliĉe, la reala panelo ne bonvenigas esperante.
Do, kion faras?
Ĉu estas eblo konvinki la Deutsche Bahn-on ke ĝi inkludu Esperantan bonvenigon sur paneloj, kiuj eble estos starigataj en staciodomoj de aliaj urboj?
Eble simple testu. Skribu al Bahn, ke vi tre ŝatas la ŝildon en multaj lingvoj. Ke ne povas enesti ĉiuj lingvoj, kompreneble. Ke vi tial rekomendas manieron similan al la ĉina novaĵa retpaĝo china.org.cn : Inkluzivigi ankaŭ Esperanton. Ĉinio sekve de tio ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto. Ĉu ne Bahn ankaŭ povus konsideri aldoni Esperanton en tiaj ŝildoj?