Mia plej ŝatata loko proksimume de Visbadeno denove malfermis. Estas la Hallgarter Zange en la Rheingau. Kiel ĉiuj renkontiĝejoj ĝi estis fermata ekde Marto. Lastsemajnon mi retumis al ĝia retejo – kiu tiam estis neatingebla. Do mi suspektis ke la loko iĝus ekonomika viktimo de la kronvirusaj fermitoj. Hieraŭ vesperon mi provis denove, kaj la retejo estis atingebla kaj varbis ke la loko remalfermatis. Do hodiaŭ mia edzino kaj mi iris tien. La vetero estis bona, tamen la aero estis iom malklara. Malgraŭe eblis vidi la turdomojn de Frankfurto. En tiu video vi povas vidi ilin ekde sekundo dudek ok:
Estus bedaŭrindega se la loko fermitus definitive. Estis tiel longan tempon. Iam – proksimume antaŭ tri jaroj – la hodiaŭa teamo realigis la nuna koncepton. Tio ebligis min festi mian kvindekan naskiĝtagon tie. Cetere: La tiama informa retejo ankoraŭ atingeblas.
Komence de la Hallgarter Zange ni piediris kelkajn kilometrojn tra la arbaro. Eble vi antaŭsupozas ke ne estas veraj arbaroj en la Frankfurta regiono. Tamen estas. En la montaro Taunus ekzistas areaĵoj en kie vi povas piediri kaj renkontiĝi nur malmultajn aliajn homojn, eĉ je bonvetera feria tago.
Tamen dum la lastaj jaroj la Taunusa arbaro suferis. Estis kelkaj fortegaj ŝtormoj, longaj sekaj periodoj kaj damaĝskaraboj. Do la arboj en kelkaj areaĵo devis esti faligitaj. Kie mi fotis tion hodiaŭ estis altaj maljunaj arboj lastjare:
Nun, kiam ni povas zorgeme reveni el la Kronvirusa fermito, la antaŭaj problemoj daŭras ekzisti, ĉefe la klimatŝanĝo.