La tempo antaŭ voĉdono estas tempo de grandaj kaj ĉieestaj reklampaneloj: Ridetaj vizaĝoj kun mallongaj frazoj. Je la 26a Majo, samtempe kiel la voĉdono por la Eŭropa Parlamento, la nova estro de Visbadeno estos balotata.
Do ĉi tiam ni havas tre tre tre tre ĝeneralegajn afiŝojn por la Eŭropa voĉdono kaj kelkaj specialaj por la loka estra voĉdono.
Koncede, ne eblas farigi voĉdonan reklamon kiu ne iel estas ridinda. Do kutime mi ne ŝerĉus pri ilin, estus tro facila, tro ĉipa.
Tamen ĉi foje la Socialdemokrata Partio proponas ulon kiu aspektas simile kiel Nejĝel Faraĝ, la brelira stultulo.
Cetere, sur la foto Senjoro Mende priskribas sin mem kiel bedacht, gründlich, erfahren: konsiderante, ĝisfunde, sperte. Tio estas plimulte la malo de ĉio, kion oni povas diri pri Nejĝel Faraĝ.
Malfeliĉe, kiel malpli Neiĝel Faraĝ havas ian fidindan trajton, tiel malpli mi kredas ke konsidereco kaj ĝisfundeco estas la esencaj trajtoj de urba estro.