En orienta Germanio antaŭ tri semajnoj ok procentoj de la germanaj balotrajtuloj balotis por du subŝtataj parlamentoj. Ek ili, cxirkaŭ duono balotis por faŝista aŭ stalinista partioj. Ambaŭ partioj estas vasaloj de Putino kaj ambaŭ polemikas kontraŭ rifuĝintoj. Hodiaŭ, aliaj 3.5 procentoj elektas ilian subŝtatan parlamenton, ankaŭ en orienta Germanio. Simila rezulto rilate al Putinaj vasaloj estas atendota.
Ĉar je la federala nivelo la demokratiaj partioj dum la lastaj kvin jaroj pli malpli ignoris la temon kontraŭleĝa migrado, ili nun panikas. Kiel ĉiam, ago de paniko estas aĉa ago.
La ministro pri internaj aferoj lastan semajnon ordonis, ke komence de ĉi semajno je ĉiuj limoj la federala policio kontrolu.
La destino volis ke mi vizitis Luksemburgion ĉi semajnon.
Luksemburgio, malgranda lando, okcidente de Germanio, verŝajne la plej riĉa lando de Eŭropo, fore de kutimaj vojoj de kontraŭleĝa migrado. Kiom da kontraŭleĝaj migrantoj oni povas atendi alveni el Luksemburgio?
Kiam dum la reveno el Luksemburgio ni trairis la limon, neniu kontrolo okazis. Je la foto oni nur vidas konstruejon de aŭtovojo.

Tamen dek kilometrojn poste, eĉ post la unua elveturejo de la aŭtovojo A64, gardistejo ja estis:

Kia sensenca agadaĵo! Eĉ se la policanoj, kiuj afable mansvingis nin, trovus kontraŭleĝajn migrantojn tie, kion ili farus? La ejo jam estas klare en Germanio.
Tielsence, la tuta afero ja sencas: Orientgermanoj postulas agadon kontraŭ kontraŭleĝa migrado per balotadoj por Putinaj vasaloj, kaj ili ricevas agadon kiel en pasinta orienta Germanio.
Estis grava principo en pasinta orienta Germanio: Ordonita plano estu plenumota – pli precize, estu reportota kiel plenumita. Realaj rezultoj, profunda celoj ne gravas.
Ŝajne ĉio enordas.