Teorie estas klara diferenco inter preparo kaj paniko:
- Preparo okazas antaŭ danĝera evento
- Preparo povas malhelpi panikon: Se homoj preparintas, ili ne bezonas agi sensence aŭ nepripensite – la danĝera evento plimaldanĝeriĝas.
Evidente, homoj ofte malkonsentas pri konkreta rimedo: Ĉu ĝi estas preparo aŭ paniko. Ĝenerale, nur estas tre mallarĝa zono inter preparo kaj paniko. Ankaŭ amasaj preparaj aktivecoj povas kaŭzi aliajn danĝerajn eventojn. Tiukaze preparo kaŭzus panikon.
Klaras, mi skribas pri la nova viruso SARS-CoV-2. Mi ne timas la malsanon Covid-19, kiun la viruso kaŭzas. Certe, mi ne vere povas taksi kiel danĝera ĝia malsano estas. Tamen la plejparto de ĉiu, kiun mi legas, atestas ke plejmulto da infektaj homoj nur havas malgrandan malsanon.
Mi timas trovi nin en blokado. Blokado kiel en Vuhano kaj aliaj Ĉinaj regionoj. Kaj kiel ekde hieraŭ en kelkaj Italaj urbetoj. Certe, la blokadoj en Ĉinio tre helpis malrapidigi la disvastiĝon de tiu viruso. Do, eĉ se tiuj rimedoj ne povontus haltigi la viruson, almenaŭ ili havigos al ĉiuj aliaj tempon. Tempo por esplori la viruson kaj la malsanon – kaj esplori kion povos farata kontraŭe.
Tamen la prezo por ĉiuj en la blokadoj estas alta. Mi ne povas juĝi ĉu ĝi estas tro alta – certe estas terura situacio.
Ĉu estas prepari nin por tiu situacio – blokado de hejma regiono – preparo aŭ estas paniko? Ĉu mi eĉ povus kaŭzi panikon? Ni ne scias. Mi serioze konsideras aĉeti iom pli multe da manĝaĵoj ol normale. Pastaĵoj, oleo, rizo, akvo, konservujaj fruktoj kaj legomoj. Nur tiaj aĵoj, kiuj daŭras kaj kiujn ni manĝos ĉiuokaze.
Ne nur mi kaj vi devas pensi pri tiu antagonismo inter preparo kaj paniko. Ankaŭ la administrantaroj: Ĉu blokado de urbetoj, aŭ eĉ nur malgrandaj restriktoj (por ekzemple de publika transporto) helpas malrapidigi la disvastiĝon de SARS-CoV-2? Aŭ ĉu tiu rimedo kaŭzus panikon, eble motivi infektajn homojn kaŝiĝi, rezulte al eĉ pli granda disvastiĝo?
Tio pri la temoj prepari kaj paniki. Kio pri lerni?
Evidente, ni (ĉiuj, la homaro) povas lerni pri la viruso kaj la malsano. Ni ankaŭ povas lerni pli pri tiu antagonismo inter preparo kaj paniko en realo, ne nur teorie – tamen tio nur helpus venotfoje se la analizoj de nuna situacio estos honestaj. Mi antaŭtimas multe da opiniemeco de la nunaj respondeculoj.
Krome mi pensas ke ni povus lerni – per praktiko – pri distanca laboro.
En la naŭdekaj jaroj, multe estis parolata pri la ideo, ke la interreto ebligus kunlabori tra longaj distancoj kiel antaŭe nur eblis ĉe unu loko. Reale tio apenaŭ realiĝis. Certe, kelkaj programistoj kaj verkistoj laboras en iliaj vilaĝaj domoj. Tamen tio estas escepto, ne la normo.
Kontraŭe, ĉiamaj kreskaj partoj de ĉiamaj grandiĝaj nematerialaj servoj estas farataj en ĉiamaj malmultaj urbaj centroj. Tiu evoulo havas multajn kialojn, kiuj valorus plian afiŝon.
Delonge klaras, ke tio ne estas sana evoluo. En la prosperaj urbaj centroj homoj suferas pro manko de loĝejoj kaj pro trafikŝtopiĝoj. En ruraj regionoj “bonaj” postenoj mankas al la loĝantoj.
Eble nun la oficejularo ricevas neatenditan impulson por praktiki distancan laboron.
Ĉu mi nur estas nesanigebla optimisto?
P.S.: Ni memoru la ĉinan kuraciston Li Wenliang, kiu malkovris la viruson, estis punata de ĉina aŭtoritato por informi aliajn kuracistojn pri tio, kaj tragike mortis per Covid-19 je la sepa februaro.
Mi pensas ke en sana socio devus esti pli ol unu voĉo.