Ĉitage ni povas legi multajn artikolojn pri breliro-preparuloj – jen ekzemplo.
La foto pruvas ke mi tre bone preparis kontraŭ ŝtopiĝo de unu de du ĉefaj produktoj de brita ekonomio.
Evidente, la alia ĉefa produkto estas financaj servoj. Mi persone havis kelkajn akciojn de fonduso de investo de brita kompanio M&G. En Novembro tiuj akcioj estis substituitaj per akcioj de ekvivalenta fonduso eldonita de Luksemburgia filio de M&G – sen iu demando al mi. Tio rezultis en tuja subtrahita imposto.
Do mi jam bone pagis pro Breliro. Tial nun mi estas preparita komplete kontraŭ la ekomonikaj rezultoj de rigora Breliro.
Cetere, pasintjare mi ankaŭ eklernis Esperanton – tiel mi ankaŭ preparis por fino de la angla lingvo.
Kompreneble, mi scias ke la supraj frazoj estas ridindaj. La afero gravas. Aliflanke, ĉu iam gravaj aferoj haltigis Britojn ŝerci?
La brita parlamento ĵus malkonsentis la negocitan kontrakton, kiu devus determinanta la finon de brita membreco en EU. La plejparte da parlamentanoj de registrara partio, kiuj refuzis la kontrakton, faris tion pro la reguloj pri la estonta limo inter Irlanda Republiko kaj Norda Irlando se Brito kaj EU ne interkonsentus pri nova kontrakto antaŭ 2022.
Tio estas tre interesa. Multaj homoj ofte diras ke EU estas ĉefe pri la paco en Eŭropo. Tamen tio ne nur pravas por la “granda paco”, sed ankaŭ por la malgrandaj pacoj en diversaj partoj de Eŭropo. La EU pacigis kaj ankoraŭ pacigas multajn partojn de Eŭropo, ekzemple Eŭskio, Suda Tirolo, Valonio kaj Flandrio kaj ankaŭ Norda Irlandio.
La EU estis fundamenta por la paca kontrakto de Sankta Vendredo, por la paco en Norda Irlandio. Paco tie ne povas esti sen malferma limo inter ambaŭ partoj de insulo. Malfermajn limojn en Eŭropo nur la EU povas certigi.
Se iu ankoraŭ bezonis ion pruvon, ĉi tiu ĝi estas.
Kompare kun la Irlando, la situacio de Ĝibraltaro estas malkara ŝerco. Kiam Hispanio volis aliĝi la Eŭropan Union, ĝi devis kompromisi pri Ĝibraltaro. Hispanio devis malfermi la limon. La Ĝibraltaro kaj la apuda regiono tre profitis. Nun Hispanio povas ĉefe influi la rilaton inter EU kaj Ĝibraltaro.
Tuj post la rezulto de sigfina voĉdono en la brita parlamento estis deklarita, mi trinkis taŭgan kvanton da skotia viskio Dark Storm. Britio nun estas en malhela ŝtormo. Se la Eŭropa Unio malsukcesus, ni ĉiuj sekvus.
Civitanoj de EU memoru en Majo!