Mi ferias en Portugalio, legas novaĵojn en la kromprogramo de la BBC per mia poŝtelefono, kiu estas konektata al la interreto per loka sendrata interreto…
..kaj iu al mi montras ĉi tiun reklamon:
Kiom da jaroj vi havos? Malkovru tuj – La Germanaj asekuroj.
Sendube, tiu iu estas algoritmo de Guglo. Guglo povas scii preskaŭ ĉion pri mi, ĉar mia poŝtelefono uzas android-on – kaj ĉar Guglo faras la plej uzatan, la plej gravan serĉilon.
Evidente, mia poŝtelefono estas hejme en Germanio kaj la uzanta lingvo estas la Germana. Tial montri al mi germanan varbadon povus havi sencon.
Tamen mi ankaŭ uzas kromprogramojn kiel WolframAlpha. En Gugla mapo la loko de mia laborejo estas indikata per markigo “Arbeit”. Ĉe tiu adreso nur asekuro troviĝas.
Certe, estas pliaj ebloj por Guglo ekscii ke mi estas asekura matematikisto, kiu laboras ĉefe pri aĝoprovizado. Eĉ se ĝi ne legus la paĝon Pri mi en ĉi tiu retejo.
Tamen ili montras al mi reklamon de asekura asocio kun oferto ekscii kiom da jaroj mi havos…
Aŭ la algoritmoj ne estas tiel inteligentaj kiel oni supozas, aŭ Guglo ne uzas ĉiujn datumojn kiujn ĝi povus havi.
Kiun de tiuj mankoj vi preferus, dependas de via vidpunkto.
Restas la fakto, ke Guglo kapablas enspezi plejparton da tutmondaj varbadaj elspezoj de firmaoj kaj asocioj (tiukaze de la asocio de la Germanaj asekuroj) ĉar ili kredas ke iliaj multekostaj varbadoj estas montrataj al tre konvena aŭdienco.