Tiu je la komenco: Mi kreskis en Orienta Germanio – en la Germana Demokrata Respubliko. Do oni ne respondu al mi per nomi min iel kiel “Plibonokcidentulo” – la plej ŝatata sintagmo por malpermesi tiun temon.
Nu, bonvolu vidi la du afiŝojn de mojosaj mapoj ĉiutage. En la unua, vidu precipe la unuan kaj trian bildon.
Do, pri kio daŭre plendas multaj Germanoj en la partoj, kiuj estis GDR antaŭ tridek jaroj?
La ĝeneralaj vivkondicioj aŭ la ekonomika situacio ne povas esti la kialo. La unua mapo montras ke vivkondicoj – mezuritaj per la Indico de homa disvolviĝo – estas pli altaj ol en plejparto de Eŭropaj regionoj, ĉiukaze ol en la tuta mondo. La dua mapo montras ke la averaĝa produktado en orienta Germanio estas pli alta ol en majoritato de Eŭropo.
Ambaŭ mezuroj pruvas pli bonajn kondiciojn ne nur kompare kun la eksaj kolonioj de Sovetunio (ĉiu scias tion, sed tio krudeme neniam estas akceptata argumento por la plendantoj), tamen ankaŭ kompare kun vastaj partoj de Francio, Hispanio, Italio, kaj kun partoj de Britio. Fakte, nur la grandregiono Blua Banano, Skandinavio, Parizo, Madrido kaj malmultaj aliaj regionoj havas pli bonajn ekonomikajn statojn.
Ofte estas dirata ke homoj el orienta Germanio estas tro malmulte reprezentataj en gravaj pozicioj. Tio difinite ne veras por tre gravaj ŝtataj pozicioj: Angela Merkel estas ĉefministro dum duono de tiuj tridek jaroj, kaj ankaŭ la funkcio de prezidento estis okupata per Joachim Gauck dum kvin jaroj. Eble tio veras por la alta mezo de socio. Tamen kiu povas certigi? Ĝustas ke ne estas ia indekso de orientuloj, en kiu oni povas elserĉi.
Do, se ne estas tiuj kialoj – kaj ankaŭ ne la vetero – ni devas konkludi ke iaj neobjektivaj aferoj kialas. Tion ankaŭ ofte estas dirita, kaj tion mi kredas. Tamen tio signifas ke la ĉefaj kialoj baziĝas sur la pensado de multaj orientaj Germanoj, ne sur la malĝusta ekstera mondo.
Mi memoras la libron Zonenkinder (Infanoj de Zono – jam en mia generacio tre mojosis la devalutanta vorto Zone por GDR – la vorto baziĝis sur la oficiala termino Sowjetische Besatzungszone inter 1945 kaj 1949) de Jana Hensel. La verkistino skribas ke ŝi studis en Marsejlo iam en la 1990 jaroj kaj loĝis en apartamento kun studentoj el Alĝerio. Ŝi skribas ke ŝi ofte rakontis al siaj kunloĝantoj pri la problemoj en la eksa GDR. Ili aŭskultis kaj kompatis. Poste ili telefonis hemje por ekscii ĉu iliaj parencoj ne suferis de la Alĝera enlanda milito – kiu havis pli ol centmil viktimoj dum tiuj jaroj. Nur tiel ŝi komprenis ke la problemoj de eksa GDR malgraviĝas se oni komparas al la situacio en aliaj partoj de mondo.
Estus bone, se pli multaj homoj havus spertojn pri vivo en aliaj landoj: Kiel estas la vivo, la socio? Kio estas pli bone tie ol hejme, kio estas pli malbone?
Tio ne nur bonus por orientaj Germanoj, sed por ĉiuj.