Dum severa tempo malfacilas memori adekvate neaktualajn aferojn.
Tial hodiaŭ mi volas memorigi, ke antaŭ tridek jaroj – je la 18a de marto 1990 – la unua demokratia balotado en la tiama orienta Germanio okazis.
Dum la naŭdekaj jaroj en multaj landoj unuaj liberaj elektadoj okazis – almenaŭ unuaj post longa tempo. Certe, multaj revoj ne realiĝis – tamen nun – post tridek jaroj homoj vivas pli bone kaj pli libere ol tiam.
La nuna severeco estas la viruso SARS-CoV-2 kaj ĝia malsano Covid-19. Ĉi tiam en multaj landoj la kutima vivo denove estas tre limitata. Ĝis nun mi pensas ke la portempaj rimedoj – almenaŭ en Germanio – estas adekvataj por defendi la socio kontraŭ tiu malsano.
Tamen mi ne certas, je la kiu estonteca punkto portempaj kaj adekvataj ne plu aplikus. Ni ne forgesu ke name de la ĝenerala secureco multaj ŝtataj krimoj estis farataj – kaj en multaj landoj estas farataj.
Nun la socio – ni – devos serĉi ekvilibron inter sekureco kaj libero tute aliaskale.
Ni esperu ke tiu serĉo rezultos liberecon kaj sekurecon.
Ni esperu? Ne, ni certigu!