Bone, ni kutimas ke priskriboj de aplikaĵoj en gugela luda vendejo estas tradukitaj per gugela tradukilo. Ni ofte devas diveni kion la aplikaĵo faras.
Tamen mi neniam supozus ke eĉ la faristoj de aplikaĵo por lingvolerno tradukus la titolon de sia aplikaĵo tiel ridinde.
Senpage povas tradukigi al la germana per du vortoj: Kostenlos kaj umsonst. Kostenlos nur signifas senpage, sed umsonst ankaŭ signifas ion kiel vane kaj sensukcese. En la germana estas multaj ŝercoj kiuj bazas sur tio.
Ĉu neniu pensis pri tio antaŭe?