Komence la espero:
La loko por vakcinado en Visbadeno ŝajnas esti preta. Ankoraŭ mankas la licenco por la vakcino. Ni esperu ke tio estas afero de kelkaj tagoj, ne monatoj.
Mi – mezaĝe kaj nun laborante en la hejma oficejo – verŝajne devos atendi kelkajn montajn. Pri tio mi ne koleras – flegistoj, kuracistoj kaj ĉiuj, kiuj laboras kun aŭ ĉe aliaj homoj ricevu la vakcinon antaŭ ol mi. Tiamaniere gravaj efektoj de la pandemio haltiĝos.
Tamen tre eblas ke Germanio rompas ĉion je la lastaj metroj. Ĉu la evoluo de la pasintaj du monatoj vere necesis?
Post printempo la kvanto de kronvirusaj infektuloj tre malgrandiĝis. Someron estis klare, ke la temo ankoraŭ ekzistis, tamen multaj ĉiutagaĵoj eblis preskaŭ normale. Tiam mankis la atento kaj la preparo.
Mi ne volas fokusi al la ŝtultuloj, ties mensoj estas tiel transversaj ke ili konfuzas egocentrismon kaj pensadon. Ili estas eta minoritato kiu ricevas tro da atento de la politikistoj kaj de la amaskomunikiloj.
Multaj aliaj neglektis fari bazaĵojn.
Kial la lokaj publikaj transportoj ne preparis por la malfermigo de lernejoj ktp post la somero? La kutimaj lokaj busoj nun iras tutplene, dume al la busaj firmaoj por longaj vojaĝoj mankas la vojaĝantoj. Nun kelkaj de ili transportas ŝtultulojn al manifestacioj. Estus facile dungi ilin por plifortigo de la loka publika transporto.
Multaj gastejo malplenas, dume adoleskantoj sidas kompakte en malgrandaj lernejaj ĉambroj.
Antaŭ du semajnoj mi vizitis kuracejon. La rendevuo ĉe la kuracisto malfruiĝis por unu kaj duono da horo. Tia okazas. Kial en eblis ke oni informis min antaŭ mi atingis al la kuracejo? Mi dufoje promenis ekstere duonon kaj atendis la lastan duonon en la mezplena atendejo.
Kial ne promocii reale la uzadon de la kromprogramo Corona-Warn-app? Ĉiuj, kiuj uzas ĝin helpas kontraŭ la pandemio, tamen persone nur havas malavantaĝojn: Kiam ĝi montris tri “danĝerajn kontakojn” al mia maljuna filino, ni mem havis serĉi por testeblon – feliĉe la rezulto estis malpozitiva – kaj eĉ pagis 200 eŭrojn por la testo. La uloj, kiuj ne uzas la kromprogramon, ne havas tiajn problemojn. Mi tre komprenas ke tiaj teknioj ne estu devigo, tamen la nuna stato aĉas.
Dum nia somera ferio apud la Laguno de Szczecin ni volis tagvojaĝi el Ueckermünde al Świnoujście kaj reen per ŝipo. Unu direkto daŭras proksimume du horojn. Ni antaŭrezervis biletojn kaj pensis ke ni povas sidi ekstere sur la ferdeko. Kiam ni volis eniri la ŝipon klariĝis ke tio ne estis certa. Ĉu kvar horoj interne de ŝipo? Tial ni ne vojaĝis. Kelkaj maljunuloj dankinte prenis niajn antaŭrezervojn…
Ĉu mi faris ĉion ĝuste? Certe ne. Malgraŭ mi koleras ke la lando fuŝegis tiel.