Lastan printempon mi ricevis paketon kun materialo pri mia familio – ĉefe fotoj. Dank’ al mia kuzo Saŝa tiu materialo estis savita post onklino mortis dum la vintro antaŭe. Saŝa kaj mi renkontis unuafojon en Berlino, parolis multe, vizitis lokojn de mia infaneco kaj juneco, kaj mi revenis hejmen kun tiu paketo.
Unu aĵo el la materialo estas letero, kiun mia prapraavo Arthur Hofmann skribis en Januaro 1940 al sia filino Getrude kaj ŝiaj gefiloj. La unua edzo de Getrude estis Fritz Zietsch, pri kiu mi – inter alie – skribis ĉi tie. Arthur Hofmann ankaŭ estis delegito de germana parlamento Reichstag, li ankaŭ havis publikajn postenojn en la subŝtato Thüringen. Vi povas trovi afiŝon en la germana vikipedio.
Mi delonge volis legi / traduki / kompreni tiun leteron. La problemo estas, ke la letero estas skribita en kurrent. Mi senprobleme povas legi frakturon, la presan version de la malnova skribo de la germana. Tamen mi ne kapablas legi la manskriban version kurrent.
La malbona vetero je la unua de Junio kaj la forvojaĝo de ĉiuj aliaj familianoj ideigis min komenci tiun taskon. Kvankam antaŭe kelkaj parencoj kaj amikoj ofertis subtenon, tio ja ne helpis spontane je tiu tago.
Kion fari? Mi jam kelkfoje uzis optikan signorekonon, tamen ne por manskribaĵoj, kaj certe ne por manskribita kurrent-o. Mi miris, se estas ebleco por tio. Guglo facile trovis la oferto de Transkribus. Ĝiaj kondicioj por senpaga uzado ne postulas transdoni la kopirajtojn al la firmao – do post malonga pensado mi provis.
La rezulto estis surprizo. Ĝi estis fore de komprenebla teksto, tamen ĝi ja estis unua paŝo al kompreno de la teksto. Per plia helpo de granda printaĵo de modela kurrent-o, mi havis komencan fadenon por tiri. Se vi interesiĝas – jen la rezulto kiun Transkribus faris.
Daŭris al mi kelkajn horojn alveni al teksto, pri kiu mi pensas ke ĝi sufiĉe kvalitas. Mi uzis artefaritan intelekton denove dufoje. La unua demando estis pri la loko, el kiu Arthur Hofmann skribis la leteron. Li – klare rekoneble – skribis Königsdorf / Schwarzwald. Tamen ne estas unu Königsdorf en la Nigra Arbaro. La plej proksima Königsdorf estas en Bavario. Nu, Kopiloto de Mikrosofto ebligas demandi pri iuj lokoj en la Nigra Arbaro kies nomo enhavas la vorto König. El la resultoj, nur Königsfeld kongras kun la enhavo de la letero (havas sanatorion, situas je prok. 800 metroj smn). La dua demando estis pri la nuna nomo de la strato, kiun Arthur Hofmann donis je la komenco de la letero kiel sia adreso. Klaras, ke ĝi estis renomigita post 1945. Kopiloto ankaŭ trovis tiun informon senprobleme. La strato hodiaŭ nomiĝas Kaiserstraße – kiel ankaŭ antaŭ 1933. Ni nur povas supozi kion la maljuna Arthur Hofmann sentis kiel eksa socialdemokrata politikisto pri tio ke li devis loĝis en strato kun nomo Adolf Hitler.
Okej – nun la objekto kaj rezulto de la laboro de Transkribus, de Kopiloto kaj de mi:


Mi tre, sed kompreneble ne tute, certas ke la klarskribo akordas al la originalo. Kelkaj partoj sonas iom strange, eble ĉar la lingvo evoluis ekde 1940, eble ĉar mi transskribis ion malĝuste. Se vi malkovras eraron, aŭ plibonigindon, bonvolu skribu al mi.
Kaj finfine jen – el la paketo – unu foto de Arthur Hofmann, lia edzino Emilie Erdmuthe kaj ilia nepo Eberhard el la jaro 1931. Na Eberhard konis mi kiam mi estis infano.
