Tiu Esperanta traduko bazitas sur la publikigo en la Die Welt je la 25a Januaro 2019.
Eŭropo estas en danĝero. Ĉie la Eŭropa Unio estas kritikita, insultita, perfidita. Laŭdire estus tempo fari ĝian finon, profite de la restarigo de supozeble perdita nacia animo – identecon, kiu ofte ekzistas nur en la imago de demagogoj. La eksigeco de Eŭropa Unio estas la kumuna celo de la popolismaj fortoj, kiuj nun disvastiĝas tra la kontinento.
Interne atakita de la profetoj de pereo, kiuj en ŝia tuta ebrio kredas ke ŝia horo ekus, forlasita de la du gravaj aliancanoj trans la Manika Markolo kaj la Atlantiko, dufoje savita de la kolektiva memmortigo dum la 20-a jarcento, malvenkita pro la pli kaj pli malkovritaj agoj de la Kremla majstro, la projekto de libera demokratia Eŭropo pecetiĝas antaŭ niaj okuloj kaj minacas fiaski per si mem.
Kaj en ĉi tiu pereiga etoso dum la Majo 2019 eŭropa voĉdono okazos, kiu povus esti la plej fatala, ke ni iam sciis, se ni ne batalos kontraŭ la ondo, kiu minacas transkuri nin; se ni trans la tuta kontinento ne rapidege stariĝus kun nova fervoro kontraŭ la plago, kiu alvenas kiel vera minaco al ni: Venko de la detruantaj fortoj, malvenko de ĉiuj kiuj sentas devigitaj al la legaco de Erasmo, Goethe kaj Comenius, malestimo de inteligenteco kaj kulturo; erupcioj de ksenofobio kaj antisemitismo. Hororo.
La subskribantoj levas siajn voĉojn kontraŭ tia katastrofa scenaro. Ili apartenas al la eŭropaj patriotoj, kiuj, pli multnombraj ol supozate kutime, sed ofte rezignantaj aŭ silentantaj, scias ke tri kvaronoj de jarcento post la malvenko de faŝismo kaj 30 jaroj post la falo de la Muro la kultura tegmento de nia civilizacio atendas novan definitivan fajroprovon.
La eŭropa kultura legaco, al kiu ili sentas devigitaj, kaj kiun ili daŭre volas protekti, la konvinko, ke nur la Eŭropa ideo, kiu hieraŭ havis la forton por venki la militan pasinton de niaj popoloj, povos gardi nin morgaŭ kontraŭ novaj formoj de totalismo kaj ĝia darkaj konsekvencoj – ĉi ĉio malpermesas nin fari nenion.
Tial ĉi tiu urĝa pledo.
Tial ĉi tio invito por mobilizo je la antaŭverspero de voĉdono, kiun ni ne volas cedi al la nekroforoj.
Kaj tial tiu averto por daŭrigi brule la torĉon de unuiĝinta Eŭropo, kiun liberaj homoj de tuta mondo rigardas kiel dua hejmo, malgraŭ ĉiuj ĝiaj eraroj, neperfektoj kaj iafojaj malkuraĝoj.
Nia generacio faris eraron.
Kiel la Garibalduloj dum la 19-a jarcento, kuij ripetis ilian programon Italia fara de kiel mantro, ni kredis ke la unueco de la kontinento estas evidenta afero kiu bezonus nek volon nek penado.
Ni vivis la iluzion de necesa Eŭropo kiu estas natura afero kaj pri kiu ni ne devas okupiĝi, ĉar ankaŭ sen ni ĝi konstituus per si mem kiel senco de historio.
Ni devas rompi ĉi tiun naivan konfidon.
Ni ne povas permesi al ni malplenan Eŭropon sen impulso kaj ideoj.
Ni ne havas elekton.
Kie popolismo blekas, nur persvadanta Jes al Eŭropo helpas, alikaze oni kondamnas sin al rezignitaj spektantoj.
Kie registaroj ĉirkaŭ ni pli kaj pli insistas pri sia suvereneco, estas al ni okupiĝi por Eŭropo.
Ni ne devas stari nenifarantaj, kiam maldekstre kaj dekstre la rankoro, la malamo kaj iliaj tristaj diskreskoj disvastiĝas.
Kaj ni urĝe devas alarmi kontraŭ la incendiantoj kiuj el Parizo al Romo tra Dresdeno, Barcelono, Budapeŝto, Vieno aŭ Varsovio minacas per la fajro niajn liberecojn.
Ĉar tio estas kio okazas nuntempe: la provo, konsidere de ĉi tiu nova stranga eŭropa fiasko, de ĉi tiu persista krizo de eŭropa konscio, malkonstrui kaj pridubi la liberalan demokration kaj ĝiajn valorojn, kaj per tio malfari ĉion, pri kio ni – unuafoje ekde la 30-aj jaroj – povas esti fiera en Eŭropo, al kio ni ŝuldas nian prosperon kaj kio honoras nin.
Vassilis Alexakis (Ateno)
Swetlana Alexijewitsch (Minsko)
Anne Applebaum (Varsovio)
Jens Christian Grøndahl (Kopenhago)
David Grossman (Jerusalemo)
Ágnes Heller (Budapeŝto)
Elfriede Jelinek (Vieno)
Ismaïl Kadaré (Tirano)
György Konrád (Debreceno)
Milan Kundera (Prago)
Bernard-Henri Lévy (Parizo)
António Lobo Antunes (Lisbono)
Claudio Magris (Triesto)
Ian McEwan (Londono)
Adam Michnik (Varsovio)
Herta Müller (Berlino)
Ljudmila Ulizkaja (Moskvo)
Orhan Pamuk (Istanbulo)
Rob Riemen (Amsterdamo)
Salman Rushdie (Londono)
Fernando Savater (San Sebastiáno)
Roberto Saviano (Napolo)
Eugenio Scalfari (Romo)
Simon Schama (Londono)
Peter Schneider (Berlino)
Abdulah Sidran (Sarajevo)
Leïla Slimani (Parizo)
Colm Tóibín (Dublino)
Mario Vargas Llosa (Madrido)
Adam Zagajewski (Krakovo)
© Aŭtorrajto: „Libération“ / Bernard-Henri Lévy