Aus gegebenem Anlass – pro estinta okazo – estas frazo kun kiu en Germanio oni komencas seriozan, gravan komunikaĵon, ofte ene de iu organizo. Kutime ia malbono okazis antaŭe. Kutime kelkaj, tamen ne ĉiuj adresatoj scias, kiu estas la kulpulo.
Do, jen mia Pro estintaj okazoj.
La grava Germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe en la jaro 1797 skribis la baladon Der Zauberlehrling. Se vi ne scias la baladon kaj ne regas la Germanan sufiĉe, ekzistas artikolo en Esperanta vikipedio, tamen sajnas ke la balado neniam estis tradukita al Esperanto, almenaŭ eĉ la ekspertoj en Herzberg am Harz ne trovis tradukon.
Iokaze, la esenco facile priskribeblas: Post la sorĉisto forlasas sian domon, sia lernanto – der Zauberlehrling – provas uzi sorĉitan balailon por porti akvon el la proksima rivero al la banejo de la domo. Tamen ri ne kapablas ĉesigi la laboron de la balailo. La balailo portas akvon al domo pli kaj pli rapide. Je la pinto de la katastrofo, en la momento kiam la majstro revenas, ri ekkrias:
Die ich rief, die Geister,
werd ich nun nicht los.
Kiujn mi vokis, la fantomojn
mi nun ne kapablas forigi.
Poste, la majstro haltigas la fantomojn.
Tamen kio, se majstro ne plu ekzistas, neniam antaŭe ekzistis, estis maldungita?