Jens pridiras

Travivaĵoj, pensoj kaj diskutoj

Menu
  • Pri kio? Por kio?
  • Ni diskutu!
  • Limoj, Vojoj, Pontoj
  • Libereco kaj Amo
  • Pri mi
  • Privateca politiko
Menu

La domo Eŭropo brulas – Manifesto de Eŭropaj Patriotoj

Tiu Esperanta traduko bazitas sur la publikigo en la Die Welt je la 25a Januaro 2019.

Eŭropo estas en danĝero. Ĉie la Eŭropa Unio estas kritikita, insultita, perfidita. Laŭdire estus tempo fari ĝian finon, profite de la restarigo de supozeble perdita nacia animo – identecon, kiu ofte ekzistas nur en la imago de demagogoj. La eksigeco de Eŭropa Unio estas la kumuna celo de la popolismaj fortoj, kiuj nun disvastiĝas tra la kontinento.

Interne atakita de la profetoj de pereo, kiuj en ŝia tuta ebrio kredas ke ŝia horo ekus, forlasita de la du gravaj aliancanoj trans la Manika Markolo kaj la Atlantiko, dufoje savita de la kolektiva memmortigo dum la 20-a jarcento, malvenkita pro la pli kaj pli malkovritaj agoj de la Kremla majstro, la projekto de libera demokratia Eŭropo pecetiĝas antaŭ niaj okuloj kaj minacas fiaski per si mem.

Kaj en ĉi tiu pereiga etoso dum la Majo 2019 eŭropa voĉdono okazos, kiu povus esti la plej fatala, ke ni iam sciis, se ni ne batalos kontraŭ la ondo, kiu minacas transkuri nin; se ni trans la tuta kontinento ne rapidege stariĝus kun nova fervoro kontraŭ la plago, kiu alvenas kiel vera minaco al ni: Venko de la detruantaj fortoj, malvenko de ĉiuj kiuj sentas devigitaj al la legaco de Erasmo, Goethe kaj Comenius, malestimo de inteligenteco kaj kulturo; erupcioj de ksenofobio kaj antisemitismo. Hororo.

La subskribantoj levas siajn voĉojn kontraŭ tia katastrofa scenaro. Ili apartenas al la eŭropaj patriotoj, kiuj, pli multnombraj ol supozate kutime, sed ofte rezignantaj aŭ silentantaj, scias ke tri kvaronoj de jarcento post la malvenko de faŝismo kaj 30 jaroj post la falo de la Muro la kultura tegmento de nia civilizacio atendas novan definitivan fajroprovon.

La eŭropa kultura legaco, al kiu ili sentas devigitaj, kaj kiun ili daŭre volas protekti, la konvinko, ke nur la Eŭropa ideo, kiu hieraŭ havis la forton por venki la militan pasinton de niaj popoloj, povos gardi nin morgaŭ kontraŭ novaj formoj de totalismo kaj ĝia darkaj konsekvencoj – ĉi ĉio malpermesas nin fari nenion.

Tial ĉi tiu urĝa pledo.

Tial ĉi tio invito por mobilizo je la antaŭverspero de voĉdono, kiun ni ne volas cedi al la nekroforoj.

Kaj tial tiu averto por daŭrigi brule la torĉon de unuiĝinta Eŭropo, kiun liberaj homoj de tuta mondo rigardas kiel dua hejmo, malgraŭ ĉiuj ĝiaj eraroj, neperfektoj kaj iafojaj malkuraĝoj.

Nia generacio faris eraron.

Kiel la Garibalduloj dum la 19-a jarcento, kuij ripetis ilian programon Italia fara de kiel mantro, ni kredis ke la unueco de la kontinento estas evidenta afero kiu bezonus nek volon nek penado.

Ni vivis la iluzion de necesa Eŭropo kiu estas natura afero kaj pri kiu ni ne devas okupiĝi, ĉar ankaŭ sen ni ĝi konstituus per si mem kiel senco de historio.

Ni devas rompi ĉi tiun naivan konfidon.

Ni ne povas permesi al ni malplenan Eŭropon sen impulso kaj ideoj.

Ni ne havas elekton.

Kie popolismo blekas, nur persvadanta Jes al Eŭropo helpas, alikaze oni kondamnas sin al rezignitaj spektantoj.

Kie registaroj ĉirkaŭ ni pli kaj pli insistas pri sia suvereneco, estas al ni okupiĝi por Eŭropo.

Ni ne devas stari nenifarantaj, kiam maldekstre kaj dekstre la rankoro, la malamo kaj iliaj tristaj diskreskoj disvastiĝas.

Kaj ni urĝe devas alarmi kontraŭ la incendiantoj kiuj el Parizo al Romo tra Dresdeno, Barcelono, Budapeŝto, Vieno aŭ Varsovio minacas per la fajro niajn liberecojn.

Ĉar tio estas kio okazas nuntempe: la provo, konsidere de ĉi tiu nova stranga eŭropa fiasko, de ĉi tiu persista krizo de eŭropa konscio, malkonstrui kaj pridubi la liberalan demokration kaj ĝiajn valorojn, kaj per tio malfari ĉion, pri kio ni – unuafoje ekde la 30-aj jaroj – povas esti fiera en Eŭropo, al kio ni ŝuldas nian prosperon kaj kio honoras nin.

Vassilis Alexakis (Ateno)

Swetlana Alexijewitsch (Minsko)

Anne Applebaum (Varsovio)

Jens Christian Grøndahl (Kopenhago)

David Grossman (Jerusalemo)

Ágnes Heller (Budapeŝto)

Elfriede Jelinek (Vieno)

Ismaïl Kadaré (Tirano)

György Konrád (Debreceno)

Milan Kundera (Prago)

Bernard-Henri Lévy (Parizo)

António Lobo Antunes (Lisbono)

Claudio Magris (Triesto)

Ian McEwan (Londono)

Adam Michnik (Varsovio)

Herta Müller (Berlino)

Ljudmila Ulizkaja (Moskvo)

Orhan Pamuk (Istanbulo)

Rob Riemen (Amsterdamo)

Salman Rushdie (Londono)

Fernando Savater (San Sebastiáno)

Roberto Saviano (Napolo)

Eugenio Scalfari (Romo)

Simon Schama (Londono)

Peter Schneider (Berlino)

Abdulah Sidran (Sarajevo)

Leïla Slimani (Parizo)

Colm Tóibín (Dublino)

Mario Vargas Llosa (Madrido)

Adam Zagajewski (Krakovo)

© Aŭtorrajto: „Libération“ / Bernard-Henri Lévy

Ni diskutu

Ni diskutu!

La plej faĉila eblo estas mia grupo de telegramo JensPridiras.

Vi ankaŭ povas skribi komenton por miaj afiŝoj.

Se vi volas kontaki min rekte vi povas sendi al mi mesaĝon per telegramo: @Jens1968.

Mi antaŭĝojas diskuti kun vi!

Lastaj afiŝoj

  • Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo 2 Novembro 2024
  • Plenumu la planon 22 Septembro 2024
  • La reveno de la maljuna blanka viro 18 Septembro 2024
  • Mia genealigio (parto du) per helpo de artefarita intelekto 13 Junio 2024
  • Eŭropo, kien? 19 Marto 2024
  • Interrompa voketo 13 Januaro 2024
  • Pensu antaŭ malpermesi 10 Decembro 2023
  • La blogo aĝas kvin jarojn 5 Novembro 2023
  • Tri monatoj poste 28 Majo 2022
  • Sen vortoj 24 Februaro 2022
  • Fino de epoko 13 Februaro 2022
  • Ŝanĝoj – cikloj kaj evoluoj? 28 Novembro 2021
  • Ĉu ĉi tiu blogo kontraŭleĝas? 11 Julio 2021
  • Surpriza beleco – herbejo de sovaĝaj papavetoj 27 Junio 2021
  • Nifoj – mi fotis unu!! 27 Junio 2021
  • La komenco de la fino – aŭ senfina afero? 16 Majo 2021
  • Senglaciiĝis riveroj kaj rojoj 24 Marto 2021
  • Prokrastata espero – aŭ de kie la Visbadena policeto malpermesas foti 13 Februaro 2021
  • Sunleviĝo, sunsubiro 10 Januaro 2021
  • Koleriĝo kaj Espero 5 Decembro 2020
  • Ĉu neniam malŝparu bonan ŝancon? 14 Novembro 2020
  • Balotleĝoj, mia genealogio kaj frua angla-germana kunmetitaĵo 8 Novembro 2020
  • La Matricon (de)nove spektis 6 Septembro 2020
  • La nova elektra biciklo kaj la ŝipo Esperanto 23 Julio 2020
  • Ĉu mi iĝis riĉega? Aŭ nur malinteligenta varbado? 8 Julio 2020
  • Mi nun fermas mian konton je instagramo 6 Julio 2020
  • Kronvirusaj remalfermatoj kaj daŭrantaj aferoj 1 Junio 2020
  • Mantuka tago – aŭ kial mi ne interesiĝas por aŭtoj 25 Majo 2020
  • La beleco kaj forteco de la naturo 14 Majo 2020
  • Dum la krizo ni iĝas pli akra versio de ni mem 5 Aprilo 2020
  • Soleni la liberan demokration dum severa tempo 18 Marto 2020
  • Ni preparu, ne paniku – kaj eble lernos 24 Februaro 2020
  • Darmŝtato en Hesio 9 Februaro 2020
  • Trajna vojaĝo al Milano – mi raportos aktuale 11 Decembro 2019
  • Bonaj novaj klientoj – malbonaj malnovaj klientoj 24 Novembro 2019
  • Ĉi tiu blogo aĝas unu jaron 18 Novembro 2019
  • Munkeno 1938? 17 Oktobro 2019
  • Lando kaj ŝtato – malkonfuzo devus esti simple 12 Oktobro 2019
  • Kiu foto estas falsado? 6 Oktobro 2019
  • Varbado per inteligentaj algoritmoj – vere? 1 Oktobro 2019
  • Kiel mia limrigardismo iĝis malgranda aventuro – kaj leciono 19 Septembro 2019
  • Kiu faras bonege tro longe, forgesas zorgi por la estonteco 19 Aŭgusto 2019
  • Mi estu lumo, se Skotio vokontus! 2 Aŭgusto 2019
  • Diversaj pramŝipiroj 21 Julio 2019
  • Neniu afiŝo kvin semajnojn – kio okazis ekde Majo? 10 Julio 2019
  • Ĉe la Franca-Germana limo je la tago post la voĉdono por la Eŭropa parlamento 31 Majo 2019
  • AKK AŬSKULTU: SUFIĈAS! 28 Majo 2019
  • La nefinia plendado de orientaj Germanoj – kial? 26 Majo 2019
  • Mia nova biciklo kun nova fermilo – ĉu ĝi nun estas sufiĉe sekura? 16 Majo 2019
  • Arto en arba dormeto por duopo 11 Majo 2019
  • Similaspektulo de ĉefa Brelirulo volas iĝi estro de Visbadeno 5 Majo 2019
  • Nova ĉagrena strangeco: La fino de klasika ĝinzo kaj kiel mi esperas transvivi 2 Majo 2019
  • Loĝi sur la maro, sen ŝtataj reguloj: Revo aŭ absurdaĵo? 25 Aprilo 2019
  • Plia mojosa mapo – tamen kiu kapablas interpreti ĝin? 18 Aprilo 2019
  • La venena vireco – ĉu ĝi mojosas por virino? 7 Aprilo 2019
  • Konsentite! Dankon al Thea Dorn kaj Charlotte Parnack 31 Marto 2019
  • Ĉijare mi ĝoju pri la printempo 30 Marto 2019
  • Ho ve, nun la Eŭropa Unio rompas sin mem 26 Marto 2019
  • Firmaoj atentu: Mi ne aĉetos ion kaŭze de reklamo en grandega retejo, kontraŭe 24 Marto 2019
  • Kion dirus Winston Churchill? 22 Marto 2019
  • Ĉu ni havos novan tutmondan ikonon? 16 Marto 2019
  • Mojosaj mapoj ĉiujn tagojn 10 Marto 2019
  • Kial eblas eviti Esperanton en internaciaj publikaj diskursoj? 8 Marto 2019
  • Papagoj je la unua hela matena piediro al la staciodomo 15 Februaro 2019
  • Klaraj vortoj kaj malkaŝantaj reagoj 7 Februaro 2019
  • Bizara pego 6 Februaro 2019
  • Aŭ beleco aŭ violento? 25 Januaro 2019
  • Rigora Breliro – mi jam pretas 15 Januaro 2019
  • Muroj kaj Vojoj 14 Januaro 2019
  • Kiel mojose banko rajtas esti? 8 Januaro 2019
  • Matematiko en advento – mi solvis ĉiujn dudek kvar taskojn 27 Decembro 2018
  • Mia dua afiŝo pri Duolingo – ĉu mi iĝis influisto? 23 Decembro 2018
  • Neatendita legaĵo en trajno: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj 13 Decembro 2018
  • La kvina elemento – ni preskaŭ estas atingantaj al tio 7 Decembro 2018
  • Foiro de falsteloj 1 Decembro 2018
  • Kiel zorgeme preparas Duolingo sian proparan publikecon? 29 Novembro 2018
  • EU familio – stranga, sed tre estanta? 26 Novembro 2018
  • Kuri antaŭ la laboro 23 Novembro 2018
  • Staĝo en la naŭa klaso 18 Novembro 2018

Lastaj komentoj

  • Lisa King pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • manus pricing pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • Jens pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • grow a garden calculator pri Venonta semajno: Du eventualaj komentoj rilate al Eŭropo
  • Bernardo pri Ŝanĝoj – cikloj kaj evoluoj?
  • Sennoma pri Nifoj – mi fotis unu!!
  • Ulriko pri Mantuka tago – aŭ kial mi ne interesiĝas por aŭtoj
  • Jens pri La nova elektra biciklo kaj la ŝipo Esperanto
  • ursula niesert pri La nova elektra biciklo kaj la ŝipo Esperanto
  • jeffersonhenry88 pri Ĉu ni havos novan tutmondan ikonon?
  • sergeyigorev pri Ĉu ni havos novan tutmondan ikonon?
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Kiu foto estas falsado?

Belaj kamparoj

Pliaj fotoj

Vidu pliajn fotojn ĉe mia konto de tumblr.

© Jens von Waldenfels, Visbadeno